La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro
en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en
la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! NASK estas unika
kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ
profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo.
Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan sesion,
ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio
kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj
esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj
konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso.
Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), por pli da
informoj, aŭ vizitu NASK-retejon:http://esperanto.org/nask/